Junula krimeco, aŭ "junula delikteco", estas ago partopreni en eksterleĝa konduto kiel neplenaĝulo aŭ individuo pli juna ol la oficiala plenaĝeco.[1] Por ekzemplo, en Usono junula deliktulo estas persono tipe sub 18-jaraĝo (17-jaraĝo en la ŝtatoj Georgio, Novjorkio, Miĉigano, Misurio, Norda Karolino, Nov-Hampŝiro, Teksaso, kaj Viskonsino) kaj fifaras agon kiu estus akuzita kiel krimo se la aganto estus estinta plenkreskulo.[2] Junulaj krimoj povas gami el statutita "ofendo" (kiel antaŭaĝa fumado/drinkado), ĝis ŝtelo kaj violento.[3]
Kelkaj fakuloj trovis pliigon en arestoj de junuloj kaj konkludis, ke tio povus indiki pli agreseman krimjusticon kaj tendenco al nula toleremo pli ol ŝanĝojn en la konduto de junuloj.[4] Proporcioj de junula violento en Usono falis al proksimume 12% el pintoproporcioj en 1993 laŭ oficialaj statistikoj de la usona registaro, kio sugestas, ke plej el la "ofendoj" fare de junuloj estas ne-violentaj.[5] Multaj deliktecaj agoj povas esti atribuataj al mediaj faktoroj kiel familia konduto aŭ influo de kolegoj.[6][7] Kontribua faktoro kiu altiris atenton en lastaj jaroj estas la nomita "vojo el lernejo al prizono". La fokuso al punema punsistemo estis rigardita kiel paralela al la proporcioj de junula delikteco.[8] Kelkaj sugestis ŝanĝojn el la justicsistemo de nula toleremo al sistemo de restaŭrema justico.[9]
Malliberejoj kaj kortumoj por junuloj kaj elektronika kontrolado estas oftaj strukturoj de la jura sistemo por junuloj.[10] Porjunulaj kortumoj estas uzataj por trakti minorajn deliktetojn fare de junuloj kiel civilaj aferoj pli ol kiel krimaj kazoj en plej da okazoj. La ofteco de uzado kaj strukturo de tiuj kortumoj en Usono varias depende de la ŝtato.[11] Depende de la tipo kaj severeco de la delikteto fifarita, eblas por personoj sub 18 jaroj esti akuzitaj kaj traktitaj kiel plenkreskuloj.[12]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search